Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 18.03.2016

La 533-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 18.03.2016

– Ĉi-semajne ni proponas reviziton en la interesa loko de Pollando, Tarnów en la suda Pollando;
– Komence ni notas la Rezolucion de la pola Sejmo, kiu proklamita lastmerkrede, antaŭtage de la inaŭguro de muzeo en la loko Markowa omaĝas la memoron de poloj, kiuj oferis sian vivon savante dum la 2-a mondmilito judojn kondamnitajn je ekstermo;
– La komenca kulturkroniko informas pri klopodoj loki novajn polajn objektojn sur la liston de Unesko-heredaĵo kaj pri programo stimulonta la legadon de poloj;
– La riĉa movada segmento alportas informojn pri sukcesoj de Lingvostudio en Budapeŝto, pri doktoriga disertaĵo de Ida Stria, pri lingvokonferenco en Nitro;
– Muzike akompanas nin Zhou-Mack Mafuila per la kanzono „Intergenta am’” devenanta el la KD „Originoj” eldonita en 2012 de Vinilkosmo.
La komenca aktualaĵo, la kulturktronikaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” estas samtempe legebla kaj aŭskultebla nia nunsemajna felietono.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 18.03.2016”

Aparte interesa programero estas la informo pri scienca referajho, kiu konsideras la internaciajn lingvojn en la mondo, kun aparta pritrakto pri Esperanto. Mi proponas, se eble, ke vi legu al ni la Esperantlingvan resumon de tiu laborajho. Viaj programeroj estas chiam instigaj, dankon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.