Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 29.03.2016

La 536-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 29.03.2016:

– En nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot ni parolas pri lia partopreno kaj kontribuo en la konferenco de la Esplorcentro Facta Ficta de la Jagelona Universitato pri la populara kulturo en nia ĉiutaga vivo kaj pri lia poezia tradukdebuto;
– Niaj aktualaĵoj rilatas al la islamista terorista kampanjo en Pakistano; al klopodoj de Bruselo revenigi normalecon en la urbo; al nova pola leĝo malpermesonta forprenadi infanojn de la gepatroj pro ties malbona ekonomia situacio;
– Temo el la pola gazetaro rilatas al la entreprenitaj klopodoj kontraŭbatali la troan populacikreskon de Ips Typographus en Białowieża-Praarbarego;
– La sciencbultena temo traktas esplorojn pri plumkoloroj kaj kreon de novaj kolorigiloj dank’ al esploroj de paruoj kaj paseroj;
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. La interparolo kun la antaŭmikforona gasto estas aŭdebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ Patric per sia kanzono “Ho, mia bela cikadino” el lia KD “Okcitanio” eldonita en 2012 de Vinilkosmo.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 29.03.2016”

Mi vivas en Francio kaj nun mi volis ekprovi kompreni parolatan Esperanton per auskulto de via elsendo. Mi konstatis ke la lingvo kaj la vochoj sonas bele 🙂

Vivecaj interparoloj kiel la hodiaua estas chiam bonegaj! Agrable ni auskultas klerajn, saghajn homojn paroli pri sia intelekta agado. Chu ni ne povos auskulti en proksimaj programoj kelkajn el la menciitaj poemoj tradukitaj al Esperanto?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.