Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 05.04.2016

La 538-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 05.04.2016:

– En la literatura segmento ni prezentas la 40-an fragmenton de „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
– Niaj aktualaĵoj koncernas la skandalon Panama Papers; oficialan informon pri usona blenddivizio en Orienta Eŭropo ekde 2017; pliboniĝon sur la pola labormerkato;
– En Scienca bulteno ni okupiĝas pri problemo de riĉeco kaj drinkado en Eŭropo kaj retrorigardas al 2015 konsiderante atakemon de ŝarkoj;
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Muzike ni memorigas la kanton de Georges Brassens en la E-plenumo de Jacques Yvart „En akvo de la klara fonto” el la KD eldonita de Vinilkosmo.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 05.04.2016”

Dankon pro la programo. Ĝi estis tre interesa. Vi koncize kaj trafe informis pri la skandalo de la Panamaj Paperoj, ĵus eksplodinta kiel pulvo en la tuta mondo, kaj pri tiel aktuala temo mi tre ŝatis aŭskulti vin. La novaĵoj de la scienca bulteno estis ankaŭ tre bone elektitaj: certe la kutimoj en Eŭropo rilate konsumon de alkoholo estas tre diversaj, kaj tio respeguliĝas en ties flankaj efikoj. Pri ŝarkoj mi atente aŭskultis, ĉar delonge mi aŭdas, ke iam ŝarkoj ekmigros en pli vastajn areojn pro la akvovarmiĝo – nu, ŝajne tiu tago jam venis. La ĉerizo sur la torto estis la drama legado de “Quo Vadis”: mi ĝuis ĝin, senbridigante mian imagon, lernante pri la vivo de la unuaj kristanoj. Kaj mi refreŝigis belan frazeologiaĵon el la lerta versio de Lidja Zamenhof: tiri iun je la lango (“Tiam mi tiris lin je la lango, kaj la bonulo ĉion elbabilis”).
Revenante al ŝarkoj, mi unuafoje vidis unu grandan en mia infaneco, kiam mi estis eble okjara. Ĝi tre impresis min, kaj jarojn poste, mi surpaperigis la jenon:

ŜARKO 1978

La ŝarko pendis de gruo
sur tiu dimanĉa moleo.
Likis sango el ĝia faŭk’ aperta
kaj mi milde retropaŝis el la flako.

Sur la mar’ animo mia jen rebrilis
kaj min gvatis inter du mondoj,
duonmergiĝe
(se la ondoj plaŭdis
ĝiaj haroj konfuziĝis kun algaro).

Ĉe la besto mi kaj la reflekto
firme ĵuris en silento:
miakrure fontis punca fonto
kiel sigelo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.