Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 10.04.2016

La 539-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 10.04.2016:

– Nia ĉi-semajna felietono pri koninda Pollando kondukas nin al la vilaĝo Zalipie sude de la lando, kiu dum la tuta jaro dronas en la pentritaj floroj kaj florkomponaĵoj.
– Nia komenca aktualaĵo rilatas al la hodiaŭ pasanta 6-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko, en kiu pereis la pola delegacio direktiĝanta por omaĝi la polajn viktimojn en la 70-a datreveno de Katyń-krimo. En la katastrofo pereis 96 personoj, inkluzive de la prezidento de Pollando – Lech Kaczyński.
– En la kultukroniko ni prezentas informojn pri interesaj ekspozicioj: koncerne infanaĝon kaj klerigon de junaj polaj aristokratoj (Kozłówka) kaj pri afrika pupteatro Szczecin).
– En la E-movada segmento ni informas laŭ ret-info pri la projekto Bela Marso (http://beautifulmars-esperanto.tumblr.com) kaj pri kleriga filmeto el la retejo de “Khan Academy” en Esperanto – https://www.youtube.com/watch?v=hBpOgt5ldxs kaj http://www.eventoj.hu/steb.
Hodiaŭ ni memorigas la tangon „Forlasi la ŝafaron, ĉi-foje en la plenumo de de Mélanie Prin (https://youtu.be/AJ4JeJxJy3I).
La komenca aktualaĵo, la kulturktronikaj informoj kaj la felietono estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj: „Novaĵoj”, „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 10.04.2016”

Denove bonega programo. Mi aparte shatis la filmeton de vi indikitan, kiu montras lecioneton pri la anatomio de la koro. Bela materialo! Mi intencas uzi ghin en baldaua loka renkontigho. Mi kore dankas!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.