Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 03.05.2016

La 546-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 03.05.2016:

– Nia sondokumento referencas al la aŭtuna (2015) Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En ĝia kadro okazis aparta programero >La Ĝenerala Direktoro respondas<, kio ligiĝis kun la planata emeritiĝo de Osmo Buller. Komence de majo venas la lastaj tagoj de lia oficado. Tiun horon ni sonregistris kaj hodiaŭ aŭdiĝas ĝia 1-a parto. – Niaj aktualaĵoj referencas al la festaj en Pollando tagoj, ne nur de la 1-a de majo kiel la laborista tago. La 2-an de majo poloj festis la Tagon de la (blanka-ruĝa) Flago; la 3-an de majo pasas la 225-a datreveno de la proklamo de la unua en Eŭropo moderna Konstitucio, kiu daŭre estas grava elemento de pola, nacia memoro. – En Scienca Bulteno ni informas pri interesa kunlaboro de biologoj kaj matematikistoj pri monarkopapilio. La sciencbultena temo estas paralele legebla kaj aŭskultebla en la rubriko „Sciencaj informoj”. Ankaŭ la 1-a parto de la sondokumento >Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller respondas< aŭdiĝas en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 03.05.2016”

Karaj geamikoj de la teamo de Pola Retradio.

Koran dankon pro via interesa programo. Por faciligi ĉinajn aŭskultantojn vi ŝanĝis la servilon de via radio laŭ mia propono. Tion mi vere ne povas forgesi. Mi deziras refoje Koran dankon al vi!

Nun mi fakte ne plu aŭskultas vian elsendon rete. Mi kutime elŝutis novajn elsendojn al mia poŝtelefono por aŭskulti dum mia ĉiutaga promenado. Tio estas tempoŝpara kaj saniga por mi. La promenado kun aŭskultado ege ĝuigas min. Nun mi preferas aparte elŝutis la programerojn el la rubriko “antaŭ la mikrofono”. Ĉu vi povas rajtigi nin elŝuti ilin?

Sincere salutas kaj dankas

Via ĉina aŭskultanto: Trezoro Huang Yinbao

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.