Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 27.05.2016

La 553-a E-elsendo el la 27.05.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia komenca kultura kroniko informas pri Kilar-premio por Alexandre Desplat, franca komponisto kaj direktisto; pri La Ĉefbiblioteko en Rumia, rekonita la plej bela en la mondo; pri La pola segmento de la Vojo de s-ta Jakobo troviĝonta en la Eŭropa Kultura Vojreto.
– Lastĵaŭde la procesioj de la festo de Dia Korpo okazis en ĉiuj diocezoj en Pollando. Hieraŭ pasis la nunjara festo kaj tio estas la okazo por rakonti pri la plej fama tiuokaza procesio – registrita en la listo de la Pola Kulturheredaĵo – en la loko Łowicz.
– Nia E-komunuma informo memorigas pri la rolo de STEB (http://www.eventoj.hu/steb; kontakteblo: [email protected]).
– En la fino aŭdiĝas leterkesta programero, en kiu i.a. ni memorigas pri tekstoj legeblaj kaj samtempe aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia paĝo.
Muzike akompanas nin Perdita Generacio en la fragmento de sia kanzono „Rulu trajn” el ĝia KD „Ĉiamen Plu”.
Kulturkronikaj informoj kaj nia minifelietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj: „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 27.05.2016”

Mi miras, ke nemultaj aŭskultantoj reagas al viaj elsendoj – tiel riĉenhavaj kaj variaj ili estas. La simpla statistika listo fine de la monato tion montras. Eble mi mem tro ofte ĝenas vin per miaj komentoj. Sed mi ĉiusemajne admiras vian kapablon konstante produkti tiom multe kaj altnivele.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.