Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 15.07.2016

La 564-a E-elsendo el la 15.07.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Unualoke ni transsendas kondolencajn kaj solidarecajn vortojn al la francaj esperantistoj, niaj aŭskultantoj, al la tuta franca nacio lige kun la terorista atako en Nico la 14-an de julio 2016.
– Nia antaŭmikrofona gasto estas Povilas Jegorovas, la ĉeforganizinto de la 52-aj Baltaj E-Tagoj en Litovio (03-10.07.2016).
– En nia kulturkroniko ni informas pri – ĉi-foje – la varsovia ekspozicio okaze de la 1050-jariĝo de la bapto de Pollando. En ĝiaj dokumentoj troviĝas i.a. la unuan fojon skribita la nomo de la lando Pollando (Poloniae). Krome ni rakontas pri la unuaj orumitaj steloj reaperintaj sur la volboj de la gdanska Maria-Baziliko.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Kulturkroniko”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas nia interparolo kun la ĉeforganizanto de la litova, 52-a eldono de BET.
La kulturkronikaj informoj estas aparte konsulteblaj voĉe kaj skribe en la rubriko „Kulturkroniko”.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 15.07.2016”

Kara Barbara,

Dankon pro viaj solidarecaj vortoj rilate al la Nica atenco. Bedaŭrinde ŝajnas, ke ni devos alkutimiĝi al multiĝo de tiaj barbaraĵoj, kiuj cetere okazas — ni ne forgesu — en multaj aliaj landoj, kaj ĉefe en la landoj de Proksima oriento, viktimoj de senfina milito.

Mi krome dankas pro via konstanta strebado informi vian aŭskultantaron pri la eventoj en Pollando, Esperantujo kaj la mondo. Mi uzos viajn elsendojn por ekscii, kio okazas en la baldaŭa Universala Kongreso, en kiu mi bedaŭrinde ne partoprenos.

Plej amike salutas

Marc

Plezure, ke mi povas denove auskulti vin! Dankon!
Kaj jam kun bona intervjuo! Vere impresa estas la organizo de lá Baltaj Tagoj. Gratulon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.