Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 26.07.2016

La 567-a E-elsendo el la 26.07.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

La marda E-elsendo el Nitro la 26-an de julio 2016 en la 567-a programo de la varsovia RetRadio enhavas la duan raporton el la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakio. El la lunda kongresa programo ni elektis resumajn vortojn de la prezidanto de UEA, Mark Fettes post la Komitata Forumo dediĉita al ŝanĝoj en la Statuto de UEA. En la antaŭamikrofona raporta renkontiĝo Maciek liveras informojn i.a. pri la partoprenitaj prelegoj de la Kleriga Lundo. Barbara referencas al la inaŭgura Aŭtora Duonhoro de prof. Federico Gobbo dediĉita al la redaktita de li festlibro honore al d-ro Renato Corsetti – „Federico Gobbo (red / acd / ed). Lingua, politica, cultura: Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti”. Ambaŭ gastas antaŭ nia mikrofono.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.