Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 05.08.2016

La 570-a E-elsendo el la 05.08.2016 ĉe  www.pola-retradio.org:

– Komence de la programo en la kultura kroniko ni informas pri la restaŭrado de pliaj reĝaj sarkofagoj  en la krakova Wawel-katedralo kaj pri interesa feria propono por infanoj en la urbo Kilece.
– Sekve ni referencas al la 101-a UK de Esperanto en Nitro.
– Ni informas pri la distingoj kaj premioj anoncitaj dum la Solena Fermo, t.e. Diplomoj pro la Elstara Agado kaj pro la Elstara Arta Agado, pri la rezultoj de la Oratora Konkurso kaj pri la premioj atribuitaj de la Fondaĵo-Grabowski.
– Sondokumente ni referencas al la nunjara eldono de Oratora Konkurso prezentante la kontribuojn de Arianda Garcia Gutierrez el Kubo, kiu oratorinte pri la temo „Socia Justeco” akiris la 3-an premion. Krome ni prezentas la oratoradon de Ana Maria da Costa Ribeiro el Brazilo, kiu akiris la 2-an premion pro sia prezento de la temo „Informadika socio – ŝanco je kleriĝo”.
– Nie prezentas fragmente la dumkongresan koncerton de Ĵele dankante pro la ricevitaj KD-oj por la uzo en niaj programoj.
La kulturkronikaj informoj estas aparte konsulteblaj voĉe kaj skribe en la rubriko  „Kulturkroniko”.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 05.08.2016”

Mi ofte aŭkultas vian retradion. Mi ĝuas la belajn voĉojn kaj la ritmado estas tre fluanta kun beleco. Tamen mi ankoraŭ ne bone kaptas la enhavon per miaj oreloj, kiuj estas bonkvalitaj normale. Mi tre volas speciale kompreni vin per la aŭdoj kun vorto post vorto simile la perloj radiantaj. Mi bezonas grandegan penadon en ekzercado. Elkore dankas vin por doni al mi la ĝuon. Sincere via helo, aŭskultanto, el la urbo JiNan, provinco Ŝandong, Ĉinio.

Denove bela programo. Estas ghojige vidi la novan generacion en la oratora konkurso. Ili anoncas, ke ne vane laboris kaj laboras la malnova! Dankon, pola Retradio !

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.