Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 23.08.2016

La 575-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 23.08.2016:

– La E-komunumo en la ĵusaj tagoj suferis gravan perdon. La 20-an de aŭgusto mortis konata movadano, esperantologo kaj interlingvisto, d-ro Detlev Blanke. Ni omaĝas lian memoron per mallonga noto kaj unu el pluraj interparoloj konserviĝintaj en nia arkvio. D-ro Blank multfoje estis gasto de la E-Redakcio de Pola Radio kaj plurfoje gastis antaŭ nia mikrofono. La interparolo rilatas i.a. al la aperinta en 2007 libro pri lingvopolitiko kaj lingvokulturo, kiel rezulto de samnoma konferenco en 2005 organizita de GIL, Societo pri Interlingvistiko kaj VFsS, Societo por antaŭenigo de lingvistikaj studoj;
– Komenca aktualaĵo koncernas la pasantan hodiaŭ 77-jariĝon de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu estis sprona akto al eksplodigo fare de Hitler de la 2-a mondmilito; sekve ni informas pri unu el la ŝatoj de poloj – bona kafo kaj pri varsoviaj abeloj.
– Scienca temo referencas al eksperimentoj de ĉeĥaj sciencistoj, kiuj malkovris ĉe kapreoloj la internan kompasmekanismon.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 23.08.2016”

Bedauxrinde, malmultaj hodiaux memoras pri la pakto inter nazia Germanio kaj stalinisma Sovetunio. Des malpli multaj scias, ke kiam en 1945 la polaj soldatoj (aligxintaj al la aliancanaj trupoj) liberigis la italan urbon Bolonjo, oni riskis armitan konflikton inter ili kaj la bolonjaj komunistaj partizanoj, kiuj iris renkonte al ili kun rugxaj flagoj kaj fermitaj pugnoj, kantante “Rugxa flago”-n. La polaj soldatoj, ja, ne estis forgesintaj la pakton Ribbentrop-Molotov, kaj (jam tiam) suspektis respondecon de Sovetunio en la likvido de polaj elstaruloj cxe Katyn. Nur lastmomente oni evitis, ke la polaj soldatoj pafu kontraux la rugxaj partizanoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.