Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 04.11.2016

La 595-a E-elsendo el la 04.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La temo de nia hodiaŭa felietono pri koninda Pollando estas Olsztyn apud Częstochowa, aparte la ruino de ĝia kastelo troviĝanta ĉe la Itinero de Aglaj Nestoj, kreiĝinta en la 14-a jarcento. En septembro vizitis ĝin Barbara Pietrzak kun grupo de polaj esperantistoj.
– Niaj riĉaj komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la finiĝintan antaŭnelonge 15-an Internacian Violonistan Konkurson de Henryk Wieniawski, la senpagan malfermiĝon de la polaj reĝaj rezidejoj en novembro kaj la plej bonan polan porinfanan tv-kanalon ABC.
– Ankaŭ nia E-komunuma segmento estas riĉa informante pri interesa publika evento en Sevilo, Hispanio, en kiu Esperanto ludis gravan rolon; pri la nunjara disdono de la Bachric-subvencio; pri la temo de la UK-2017 en Seulo.
– Ni memorigas fragmente la kanzonon „Sojle de la klara temp’ ” de Kaj Tiel Plu el ilia samtitola KD eldonita de Vinilkosmo.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la fotogalerio estas vidindaj fotoj referencantaj al unuopaj programeroj de nia hodiaŭa E-elsendo.

2 respondoj pri “E_elsendo el la 04.11.2016”

Kun plezuro mi denove auskultis vian programon. Koncerne la belan priskribon de polaj kasteloj, mi diru, ke min chiam trafas certa miro, ke kiam portugaloj envenis Brazilon, antau pli ol 500 jaroj, vi en Pollando jam havis tiajn imponajn konstruajhojn! Alia plezuro estis la informo, ke ankau la biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo ricevis donacon por richigo de sia kolekto. Vi do estas ofte portantoj de bonaj novajhoj! Dankegon!

Dankon por interesaj informoj kaj cxifoje precipe por belega muziko inter ili 🙂 Mi volonte auxskultas la grupo “Kaj Tiel Plu” kaj gxojas ke gxi aperis ankaux en Pola Retradio. Varmajn salutojn mi sendas al la redakcio!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.