Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 11.11.2016

La 597-a E-elsendo el la 11.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ Pollando festas la 98-an datrevenon de la reakiro de suvereneco, la Tagon de Sendependeco. Multaj informoj en la unua parto de la elsendo rilatas al tiu temo:
– I.a. ni informas pri interesa ekspozicio pri Ignacy Jan Paderewski, mondfama muzikisto kaj politikisto daŭranta en la Jagelona Biblioteko en Krakovo; pri la lanĉita plej granda patriota muralo en la loko Legionowo proksime al Varsovio; pri unu el la plej imponaj sportaj eventoj, kiu estas la Kuro de Sendependeco, kiun en Varsovio partoprenis 15 mil personoj. Unu el la lastaj kutimoj de poloj estas la komuna kantado de patriotaj kantoj. En la programo ni prezentas fragmente ulanan kanton „La lasta mazurko”.
– La E-komunuma informo rilatas al la komenciĝonta venontemajne KAEST, tio estas Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Slovakio – http://kaest2016.ikso.net
– En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la fotogalerio estas vidindaj fotoj referencantaj al la temoj de nia elsendo.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 11.11.2016”

Hodiau mi ne povus preterlasi la okazon saluti kaj gratuli la polajn gesamideanojn pro la meritoplena celebrado de la Sendependeco. Mi deziras al via glora lando felichon kaj prosperon en konstruado de paco kaj solidareco. La Esperantaj elsendoj de via radio plu longe dauru kiel esprimo de tia konstruado!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.