Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 30.11.2016

La 602-a E-elsendo el la 30.11.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

roterdamo
Malferma Tago en Roterdamo, 26.11.2016

– En la hodiaŭa elsendo ni referencas al la sabata Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo parolante pri ĉi tiu temo kun la Ĝenerala Direktorino de UEA, Veronika Poór.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la kunordiga centro pri migrokrizo establata de la landoj de la Viŝegrada Grupo (V4), pri amendata leĝo pri repatrujigo, koncernanta polojn vivantajn en la aziaj landoj de la eksa Sovetunio. Fine ni informas pri pliaj rimedoj por la pola-germana junulara kunlaboro.
– La sciencbultena temo rilatas al esploristoj de RNA, profesoroj Ryszard Kierzek el Pollando kaj Douglas H. Turner el Usono distingitaj per la Pola-Usona Scienca Premio.
– Muzike nian elsendon ornamas hodiaŭ la meksika kanzono „Atendu ĝis kiam venos luno” de Oliver Tzaut el la vinila disko „Karnavaleto” eldonita de LF-Koop.

La elektitaj novaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aparte estas aŭskultebla la interparolo kun Veronika Poór pri la lasta Malferma Tago en la CO de UEA en Roterdamo.

Unu respondo pri “E_elsendo el la 30.11.2016”

Bonega estas la intervjuo kun la UEA-estrarano Veronika Poor. Novaj ideoj, freshaj iniciatoj permesas ke ni esperu novan impulson en nia movado. Dankon al la Pola Retradio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.