Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 06.12.2016

La 604-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 06.12.2016:

libroj
E_libra breto

– La literaturan mardan segmenton plenigas la sonsceno el la novembra Malferma Tago en Roterdamo (26.11.2016) pri la novaĵoj de la libroservo de UEA, kiun tradicie gvidis Ionel Onet.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la ĉefministraj demisioj en Italio kaj Francio kaj al la kreiĝo de la Grupo de la 3-a de Majo en la litova Sejmo solvonta problemojn de minoritatoj.
– La sciencbultena informo traktas laŭvicajn esplorojn pri la influo de la sunradioj je la psika sano.
– La sunan optimismon por ekz-e sensunradia mardo en Varsovio certigas la malnova kanto de Ramona van Dalsem „Al suna optimismo”.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj retpaĝaj rubrikoj. Ankaŭ eksterelsende estas aŭdebla la sonsceno pri la novaĵoj de la libroservo de UEA (http://katalogo.uea.org/).

Unu respondo pri “E_elsendo el la 06.12.2016”

Ĉiam tre stimule estas ekscii pri la novaj eldonoj. Kaj la prezento de Ionel estas tre agrabla.
Kaj kia ĉarma kanto de la neforgesebla Ramona!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.