Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 03.02.2017

La 621-a E-elsendo el la 03.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– En nia ĉi-semajna felietono pri koninda polo ni memorigas la figuron de la forpasinta antaŭ kvin jaroj pola Nobel-premiitino, Wisława Szymborska prezentante krome en la E-traduko ŝian poeziaĵon „Kato en malplena loĝejo” verkitan post la morto de ŝia partnero Kornel Filipowicz en 1990.
– La kultura kroniko alportas informon ligitan kun la heroino de nia felietono, pri la 500-paĝa eldono de ŝiaj prozaĵoj en Hispanio. Ni informas krome pri la nunjara eldono de la festivalo „Opera Rara” en Krakovo kaj pri restaŭrigita varsovia naskiĝdomo de Maria Skłodowska-Curie, kies 150-a naskiĝdatreveno pasos ĉi-aŭtune.
– La E-komunuma segmento liveras informon pri la komenciĝonta venontsemajne 5-monata reta E-kurso de la Jagelona Universitato sub la gvido de Maria Majerczak (goo.gl/x1S3AH).
Ni informas pri novaj skanaĵoj de Esperantomuzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj (http://data.onb.ac.at/rec/AC01262463; http://data.onb.ac.at/rec/AC02733406; http://data.onb.ac.at/rec/AC00650520; http://data.onb.ac.at/rec/AC05003222; http://data.onb.ac.at/rec/AC03512601) kaj Verkoj (1887-1930) de Ludoviko Zamenhof: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/
– Muzike ni informas pri la fizika aperigo de la KD “Kreaktiva” de Jonny M mendebla ĉe Vinilkosmo.
– La akompana foto ĉe la programinformo prezentanta la enmanigon de Nobel-premio al Wisława Szymborska devenas el la Interreto.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 03.02.2017”

Bonega la hodiaua programo, precipe pro la koninda polo. Bele, ke poezio revenis! Kaj Ŝimborska estas vere mirinda. Mi jam aĉetis ŝian poemkolekton en Esperanto, kaj nun mi emus legi ŝiajn prozaĵojn. Ĉu ankaŭ ĉi tiuj alvenos iam?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.