Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 19.05.2017

La 651-a E_elsendo el la 19.05.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia antaŭmikrofona gasto hodiaŭ estas la renkontita dum la aprila Malferma Tago en Roterdamo, Stela Besenyei-Merger, la redaktorino de la presita versio de la Pasporta Servo 2017.
– La komenca ampleksa kulturkroniko informs pri Festivalo de Wajda-filmoj en Novjorko, pri la 110-jariĝo de la varsovia Publika Biblioteko ĉe Koszykowa-strato kaj pri la unua monero el la serio de Konindaj Polaj Ekonomikiistoj dediĉita al Mikołaj Kopernik.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la nova loko en Varsovio inspirita de E-ideoj – la klubokafejo LOKO. Ĝi troviĝas iom proksime al la malnova sidejo de Pola E-Asocio ĉe Nowy Świat-strato kaj tial ornamas ĝin varsovia kanto pri la ĉi-strata renkontiĝo. Ni prezentas krome la plej novan kanzonon de Mélanie Prin „Por vi Salta (baĉata ritmo)” de konata duopo Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli – https://www.youtube.com/watch?v=1JfINVbQFRw&feature=youtu.be.
– La foto akompananta nian programinformon devenas el vikipedio kaj prezentas la unuan moneron el la serio de Konindaj Polaj Ekonomikiistoj, Mikołaj Kopernik.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 19.05.2017”

La Pasporta Servo estas vera richajho de nia Esperantomovado. Estas bele ekscii, ke ghi reviglighas. Gratulon al TEJO pro tio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.