Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 30.05.2017

La 654-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 30.05.2017:

– Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ nia redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot dividanta impresojn pri tri majaj konferencoj, kiujn li partoprenis en majo en la polaj Bjalistoko kaj Lublino kaj Sofio. Ili i.a. spegulas la problemojn de la lingvoinstruado en Pollando enhavante ankaŭ informojn interesajn por E-instruantoj.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas la staton de la instruado de la pola lingvo en Irkuck, la instruadon de ĉinaj studentoj fare de polaj lekciantoj kaj la decidon pri nova Zamenhof-monumento en Bjalistoko.
– La sciencbultenaj temoj informas pri la ligiteco inter nia spirritmo kaj kapablo identigi emociojn kaj pri la avantaĝoj uzi arĝentan manĝilaron.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Hodiaŭ pri D-ro Zamenhof el Bjalistok’ kantas Nicolin kaj krome ni memorigas iom malnovan kanton de KAJTO „La velŝipo Magdalena” el la KD Tohuvabohuo.
– La hodiaŭa foto akompananta la programinformon ne povas rilati al aspekto de nova monumento de Zamenhof en Bjalistoko. La partoprenintoj de la nunjara PEA-kongreso tamen havis la okazon promeni tra Bjalistoko gviditaj de Zamenhof mem kaj eĉ foti sin ĉe lia ĝisnuna monumento. Venontjare li certe montros al ni ankaŭ la novan monumenton rilatan al sia junaĝo en la urbo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 30.05.2017”

La bonega intervjuo kun Jaskot estas pensiga por Esperantistoj. La “moderna modo” instrui Esperanton nur per konversacio kaj shablonaj frazoj, spite al gramatiko kaj al proprajhoj, kiuj konsistigas la vera “spiriton” de la lingvo, transdonas suprajhan, nesufichan konon, se oni volas ion plian ol “peti bieron”. Estus interese, se li, kiel poligloto, de tempo al tempo transdonus al ni praktikajn konsilojn pri lingvoinstruado. Tio povus farighi speco de rubriko kelkminuta, en preskau chiu programo. Ekzemple, mi shatus demandi lin: kiomvalora estas la metodo Duolingo por Esperantokomencantoj? Kaj kiu estas la valoro de literaturaj (simplaj) tekstoj por la daurigaj studoj?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.