Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 14.07.2017

La 667-a E_elsendo el la 14.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni prezentas felietonon en la kunligo de la pasonta morgaŭ 607-a datreveno de la venka batalo super teŭtonoj sur la kampoj de Grunwald, kiu de dekkelkaj jaroj venigas al Pollando kavalirojn el la tuta Eŭropo, kiuj komune rekreas ĉi tiun brilan venkon.
– Niaj kulturkronikaj informoj koncernas la serĉadon de mistera tunelo inter kastelo kaj preĝejo en la loko Pasłęk kaj ĉevalomnibusojn, kiuj somere trafikas tra la Malnovurba Kvartalo en Varsovio.
– Nia E-komunuma informo rilatas al partopreno de junaj esperantistoj en la evento Global Youth Ambassador en Londono, okazonta inter la 7-a kaj 11-a de aŭgusto. Pliajn informojn eblas peti per mesaĝo kun la eventonomo direktita al acharriere-heliko-jci.cc
– Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon i.a. kun kelkaj indikoj pri la ĉeesto de nia redakcio en la 102-a UK en Seulo kaj proponataj renkontiĝoj kun ŝatantoj de nia redakcio dum la sabata Movada Foiro kaj kadre de la dimanĉa renkontiĝo de radioaŭskultantoj AERA.
– Por la hodiaŭa elsendo ni elektis la kanton de Kaj Tiel Plu „Brilas roso en mateno” el ilia KD „Plaĉas al mi” eldonita de Vinilkosmo en 2004.
– La akompananta nian programinformon interreta foto reference al la hodiaŭa felietono prezentas la pentraĵon de Jan Matejko „Batalo apud Grunwald” (15.07.1410)
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 respondoj pri “E_elsendo el la 14.07.2017”

Mi nek kredas nek fidas en la etoso de universala frateco. Sxajnas al mi ke cxiuj penssistemoj en civilizio promesas universalan fratecon sed nur aldonas militon kaj detruadon. Cxu unuigado estas detruado? Jes Certe Jes!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.