Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 11.08.2017

La 676-a E_elsendo el la 11.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La hodiaŭa sonraporto la laŭvican fojon referencas al la varmaj tagoj de la Seula UK. Ĉi-foje ni referencas al renkontiĝo kun laŭvica azia aŭskultanto de niaj elsendoj, ĉi-foje japano Yasuo Tabuchi, kiu i.a. esprimis la deziron, ke ni intervjuu multajn koreajn esperantistojn. Tion ni klopodis fari. Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas Joĉo, se ni bone deĉifris Yi Yong-chol, kiu gvidis la eksurson D3 i.a. al la Dezajna Placo Dogndaemun kaj Bazaro Gwangjang, krome kunhelpis en la ekskurso E1 KSZ kaj Imjingak.
– La komencaj kulturaj informoj rilatas al eksterordinara ekspozicio en la krakova Europeum de la bildo de Madono kun sovaĝa frago, al la ĵus funkciigita portalo Polonikum kaj al la proksimiĝanta muzikfestivalo Laŭ la gotika itinero http://www.famd.pl/festiwale/festiwal-na-gotyckim-szlaku/64-2017/295-viii-edycja-letniego-festiwalu-wedrownego-na-gotyckim-szlaku.html
– En la programo ni memorigas la varsovian kanzonon pri alloga ripozo en Bielany-Arbaro, kiun plenumas la ensemblo de la Varsovia Politekniko furoranta antaŭ 30 jaroj dum la Varsovia UK.
– La kulturinformoj estas paralele, t.e. samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La programinformon akompanas la foto el la retejo de la Seula LKK, kiu prezentas la Dezajnan Placon Dangdaemun.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

4 respondoj pri “E_elsendo el la 11.08.2017”

Koran dankon pro via aperigo de intervujo kun mi! Estis granda honoro por mi. Mi ege sxatas la parolon de Jocxo, cxicerono de Seula UK, kiu tre klare klarigis pasintecon, estontecon kaj nuntempon de Seulo. Li ankauw menciis Pontokunveno en Korea Parlamento. Etis tre interesa elparolo. Koran dankon!

Ĉiam interesas min viaj radioelsendoj. Mi preskaŭ ĝisdatigis ties aŭskultadon post la alveno el Koreio. Aparte interesis min la raportoj kaj interviuoj de la seula UK, sed mi volas substreki tiun al Osmo Buller, interesa pro sia sperto post lia deĵorado kiel Ĝ.D. nun en la politika urbestraro. Ankaŭ interesas tiuj de la filipina prezidanto de la filipina junularo, kaj certe la nuna iv al cicerono de ekskurso, kiun me partoprenis, kaj tre klare parolis, kio estas mirindaĵoj ĉar li diris, ke rekomencis sian forgesitan esperanton nur aŭtoro unu jaro por kunlabori kun la LKK. Dankon denove pro viaj interesaj radioelsendoj.

Ĉiam interesas min viaj radioelsendoj. Mi preskaŭ ĝisdatigis ties aŭskultadon post la alveno el Koreio. Aparte interesis min la raportoj kaj interviuoj de la seula UK, sed mi volas substreki tiun al Osmo Buller, interesa pro sia sperto post lia deĵorado kiel Ĝ.D.

Prave oni proponis intervjuojn kun orientaj aktivuloj. La elparolo de la korea ĉiĉerono estas klara, bela , objektiva kaj riĉenhava! Li povus aperi pliajn fojojn antaŭ la mikrofono!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.