Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 17.08.2017

La 678-a E_elsendo el la 17.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la daŭranta  en Varsovio festivalo „Chopin kaj lia Eŭropo”. Tiun informon akompanas muzikĉitaĵo el lia valso Sol-maĵora. Ni informas krome pri baldaŭ komenciĝonta la 55-a Festivalo de Moniuszko en Kudowa Zdrój (la sudokcidenta Pollando) baldaŭ komenciĝonta. Tiun informon akompanas fragmento de la fama mazuro el la unua akto de la opero „Halka” de la komponisto.
– Nian hodiaŭan ampleksan retrorigardon al la Seula UK ni dediĉas tutece al la sonraporto pri la Movada Foiro disvolviĝinta la 22-an de julio 2017 ĉe nia tablo de la Pola RetRadio (kiun ni dividis kun Akademio de Esperanto kaj rusaj esperantistoj). Disdonante vizitbiletojn de nia Redakcio, renkontiĝante kun preterpasantoj vizitantaj diversajn tablojn ni kaptis la okazon por registri kelkajn opiniojn pri nia laboro kun malnovaj kaj novaj amikoj, aŭskultantoj (-intoj) de niaj programoj el Francio, Japanio, Koreio, Hispanio, Vietnamio, Nepalo, Nederlando, Tajvano, Nederlando, Danlando kaj Germanio.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele, t.e. samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La programinformon akompanas la foto el la Interreto prezentanta la fotosuperrigardon pri la Movada Foiro 2017.
– GRAVA ATENTIGO: Nia laŭvica E-elsendo audiĝos post kelka paŭzo en la lasta semajno de aŭgusto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 respondoj pri “E_elsendo el la 17.08.2017”

Via programo estas tre interesa kaj multe helpas min plibonigi mian Esperanton. Miaj ŝatataj rubrikoj estas kulturkroniko, novaĵoj kaj artikoloj pri historio. Ankaŭ, viaj raportoj el Seulo estis bonegaj. Fine, mi havas unu peton : ĉu vi povas diri al mi nomon de komponado kiun vi uzas por komenci kulturkronikon? Dankon pro via bonega laboro. Saluton el Serbio!

Tre amuza estas la sonregistro kun homoj en la kongresa Movada Foiro. Kurioze, ke multaj homoj foje estis misinformitaj pri la provramoj de la Pola Retradio. Kaj mi tute ne konsentas pri misprononco flanke de vi, kiel komentis unu sinjoro. Grava en la Esperanta elparolo estas tio, ke la akcento falu sur la antaŭlasta silabo. Aliaj emfazoj dependas nur de la emocio de la parolanto. Mi konsideras vian prononcadon modela!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.