Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 19.09.2017

La 685-a E_elsendo el la 19.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono profesoron Christer Kiselman, kiu pasintjare partoprenis en Varsovio la 34-an Sanmarinecan Studsesion en Varsovio. En la interparolo ni referencas al liaj lekcioj dum ĉi tiu SUS, sed krome ni aludas al la E-lingva matematika terminologio kaj parolas pri aliaj esperatologiaj kaj interlingvistikaj interesiĝoj de nia antaŭmikrofona gasto. Multaj pliaj informoj troviĝas ĉe la adreso: [www.cb.uu.se/~kiselman]
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri polaj studoj en Cambridge-Universitato kaj pri la dua eldono de la premioj de Antonina kaj Jan Żabiński pro la dummilita savado de judoj. La premioj lastlunde estis enmanigitaj en Varsovio.
– La sciencbultena temo rilatas al la demando, kiel timo aŭ abomeno influas parkeradon.
– En la elsendo aŭdiĝas fragmente kanto de Alejandro Cossavella „Libera kant’” el la KD „Hej”.
– La akompana al la programinformo foto prezentas profesoron Christer Kiselman dum la lekcio en la 34-a SUS .
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 19.09.2017”

Dankon pro la bonega programo! Mi aparte ŝatis aŭdi la tre atentokaptan interparolon kun profesoro Kiselman. Mi ĝojas, ke vi aldonis la adreson de lia retejo ĉar mi vidas, ke estas tie tre multaj ligiloj al plej valoraj artikoloj kaj studoj, inkluzive de la revuo Esperantologio. En tiu sama elsendo de Pola Retradio, estis tre bonvenaj la informoj pri polaj studoj en Cambridge-Universitato kaj pri la premioj de Antonina kaj Jan Żabiński.

Jam delonge mi intencis vin gratuloj pro viaj ĉi-someraj programoj. Nekredeble, ke jam komenciĝas la aŭtuno! Mi tre bedaŭris aŭdi pri la forpaso de Marjorie Boulton en unu el viaj lastatempaj elsendoj. Per koincidaĵo, unu el ŝiaj verkoj estis apud mia komputilo dum mi aŭdis tiun tristan novaĵon ĉar mi tiam legis ŝian priskribon de la vizito de D-ro Zamenhof al Montrealo en 1910. Dankon, cetere, pro la arkiva elsendo pri ŝia unua verko „Kontralte”.

Do, mi daŭre aŭskultadas viajn bonegajn programojn — eĉ se mi iom malofte reagas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.