Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 15.12.2017

La 710-a E_elsendo el la 15.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia tuta hodiaŭa E-elsendo grandparte ligiĝas kun la pasanta hodiaŭ Zamenhof-tago, lige kun la 158-a datreveno de la naskigiĝo de la lingvokreinto. La 15-a de decembro estas delonge solenata ankaŭ kiel Tago de la E-libro, en tiu kunteksto ni gastigas antaŭmikrofone nian koleginon, Krystyna Grochocka, la kreinton de la retejo de Esperanto Sumoo, iniciato de HORI Yasuo legigi E-literaturon (http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/).
– La komenca kulturaktualaĵo informas pri sabla kristnaska kripeto en Gdański-Oliwa, la verko de lokaj artistoj, kiu servos porokaze al la loka socio.
– En la E-komunuma parto ni memorigas la mesaĝon de UEA lige kun la nunjara Tago de la Homaj Rajtoj, sekve prezentante la porokazajn renkontojn lige kun Zamenhof-Tago ni informe raportas pri eventoj en Svislando (dank’ al Dieter Roke), Hispanio kaj Israelo.
– En nia hodiaŭa elsendo ni prezentas krome la 1-an parton de la artikolo de Nikola Rašić „Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ” el la julia numero de gazeto de Kroata E-Ligo „Tempo”.
– Muzike ni memorigas la kantitan poezion de Julio Baghy en la plenumo de la ensemblo “Niaj Bardoj”.
– La programinforma foto rilatas al la 15-a de decembro kiel Tago de la E-libro.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 15.12.2017”

Al mi tre plachis la informoj de Kristina Grochocka pri la Esperanta Sumoo, char ankau mi estas nuntempe entuziasma leganto-sumoano. Ankau shajnas al mi richenhava la artikolo de Nikola Rasic. Mi atendas la proksiman semajnon por ghia dua parto. Viaj programoj estas pli kaj pli boja!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.