Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 19.12.2017

La 711-a E_elsendo el la 19.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa elsendo reference al la daŭranta ankoraŭ Zamenhof-Jaro 2017 ni prezentas la 2-an parton de la artikolo de Nikola Rašić „Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ” el la nunjara julia numero de la gazeto de Kroata E-Ligo „Tempo”.
– La komencaj aktualaĵoj estas dupartaj. En la unua segmento ni referencas al esploroj de Eurostat pri la stato de la eŭropuniaj infanoj minacitaj de mizero kaj ekskludo. Ni informas krome pri laŭvica regiono de Pollando, kiu instruas al siaj infanoj regionan lingvon. Temas pri Varmio (la nordorienta Pollando). La dua segmento ligiĝas kun proksimiĝanta Kristnasko informante pri la veninta jam al Pollando kaj perata de loko al loko Bet-Leĥema Paclumo kaj pri unu el multaj antaŭkristanskaj publikaj eventoj helpantaj al personoj mizeraj.
– La scienca bulteno prezentas esplorojn pri kaŭzoj de ĉiam pli plaga obezeco, elmontrante la sanigajn efektojn de nur du manĝoj tage.
– La programinforma foto prezentas la antaŭkristnaskan ekumenan renkonton en Bjalistoko.
-Muzike ni memorigas la E-sambon “Homomaĝo Zamenhof” de Dino Baladao.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 respondoj pri “E_elsendo el la 19.12.2017”

Saluton, estis aparte interesaj la artikolo de Nikola Rašić kaj la scienca bulteno.

Demando pri la scienca bulteno:

> kvar faktoroj por malkresko de pezo
> […]
> almenaŭ 18 horojn post la lasta manĝo

Mi ne komprenas, ne kongruas kun manĝi dufoje tage.

Skribante tion eble mi ĵus komprenis. Ĉu signifas 18 horoj inter la lasta manĝo de iu tago kaj la unua manĝo de la sekvanta tago?

Se mi ĝuste komprenis, la studo konfirmas la efikecon de jam konata maldikiga metodo. La principo de tiu ĉi metodo estas krei sufiĉe longan fastan intervalon en la tago: 16 aŭ 18-hora. Tial la prahomo en ni komencas senti malsaton kaj la korpo prepariĝas por ĉaso per pli alta metabolo kaj bruligo de akumulita graso. Simpla maniero atingi tiun ĉi fastan intervalon konsistas efektive en forfaligo de unu el la tri kutimaj manĝoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.