Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 11.05.2018

La 752-a E_elsendo el la 11.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian felietonon pri Koninda Polo ni dediĉas hodiaŭ ne sole al la pola sciencisto, sed ankaŭ figuro bone konata de esperanistoj interesiĝantaj pri la E-historio, prof. Odo Bujwid.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la koncerto okazinta en Varsovio kaj dediĉita al la poezio de polaj malliberigitinoj de la germana koncentrejo Ravensbrück, al la daŭranta 9-a Varsovia Librofoiro.
– La E-komunumaj informoj koncernas konkurson pri mallongaj filmetoj, organizitan de EDE-France (http://www.europe2019.org/concoursvideos) kaj alvokon kontribui al preparoj de la nunjara Nitobe-simpozio dediĉita al la temo „Esperanto kaj Universitato” (https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfqrjA3pBIv8Bp-B742_XP_vMaDHDvtjoKSaM467-EbaCu7NQ/viewform?usp=sf_link)
– La interreta foto prezentas la heroon de nia felietono, elstaran scienciston kaj esperantiston, profesoron Odo Bujwid.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 11.05.2018”

Mi devas konfesi, ke mi ne konis la vivon de la grava polo Odo Bujwid. Kaj mi estas vere impresita de lia valorega agado. Dankon al la Pola Retradio por tiu informo! Viaj programoj estas por mi ĉiam klerigaj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.