Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 08.06.2018

La 760-a E_elsendo el la 08.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia felietono pri Koninda Polo estas dediĉita al la elstara polino, mondfama himalajistino Wanda Rutkiewicz, kiu nunjare festus sian 75-jariĝon. Ŝi estis la unua polino (la tria en la mondo) konkerintino de Mount Everest kaj la unua virino en la mondo, kiu konkeris K2.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al novaj Chopin-periodaĵoj, al la eksponaĵoj el Gołuchów-kastelo de princino de Izabela el Czartorski-familio Działyńska admireblaj en Poznano, al ekspozicio dediĉita al la presarto el la biblioteko de la Nacia Muzeo en Vroclavo.
– E-komunumaj informoj sciigas pri UEA en la estraro de ConGo kaj raportas – baze de informoj de Paŭlo Sergio Viana – pri la lastaj sukcesaj kongresoj en Brazilo.
– Muzike akompanas nin Akordo kaj ilia kanto „Amo mia kara” el la KD „Muzikpluvo”; ni aŭdigas krome la kanzonon de Flavio Fonseca „Miniaturo 28” el la KD kreita kun Gerlado Mattos „Simbiozo”.
– La interreta foto prezentas la heroinon de nia felietono, Wanda Rutkiewicz.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 08.06.2018”

Vere impresa estas la raporto pri la pola montogrimpistino Vanda! Tre interesa!
Krome, mi dankas, ke vi informis pri nia ĵus okazinta kongreso en Brazilo! Estas ĉiam plezuro aŭskulti vin!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.