Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 06.07.2018

La 768-a E_elsendo el la 06.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Peter Baláž, kiu en la nomo de [email protected] informas nin pri la komenciĝonta post unu semajno Somera E-Studado en Slovakio.
– La komenca kulturkronika informo sciigas pri retrovo de enorme interesa pola mezepoka teksto pri Dialogo de Majstro Polikarpo kun la Morto, kiu similas al ĉi-rilataj tekstoj en la eŭropa literatur o, sed ankaŭ distingiĝas pri la propra bildo de la Morto, kiu ne estas la homa skeleto, sed la bildo de… leprulino.
– La E-komunuma informo rilatas al la eventoj de IKUE planitaj dum la Lisbona UK. Temas i.a. pri la unua prilgrmo al Fatima.
– Muzike akompanas nin la ensemblo Keĉka per la slovaka popola kanto „Violon’ acera”.
– La interreta foto rilatas al la informo pri la retrovita plena teksto de Dialogo de Majstro Polikarpo kun la Morto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 06.07.2018”

La Somera Esperanto-Studado en Slovakio ŝajnas modele organizita. Cetere, tiel aspektas ĉiu iniciato kaj agado de Petro Balaz. La tuto aspektas fakte kiel bonega kongreso en kiu oni emfazas la ideon studi nian lingvon en amuza etoso. Gratulon! Havu fruktodonan eventon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.