Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 17.07.2018

La 771-a E_elsendo el la 17.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– La hodiaŭa gasto de nia elsendo estas la prezidanto de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la semajnfine komenciĝontaj en Madrido 77-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 51-a ILEI-kongreso, kroman atenton donante al la kunlaboro de HEF kun Hispana Universitato por Neĉeesta Edukado (UNED). https://canaluned.es/video/5b430ba0b1111f1f668b456a
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la donitaĵoj pri senlaboreco en la Unio kaj en Pollando; al la eksterlandanoj studantaj kiel stipendiitoj la polan lingvon kaj kulturon en Toruno.
– La sciencbultena temo estas dediĉita al la donitaĵoj pri la malkreskanta kvanto de oksigeno en la ĉebordaj akvoj de Baltiko.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Kajto „Ŝipestro Tabako”, kiu ankaŭ prezentiĝos en la programo de la proksimiĝanta 77-a Hispana Kongreso de Esperanto. La kanzono devenas el la KD „Procesio multkolora”
– Nia programrilata interreta foto prezentas panoramon de Baltiko lige kun la hodiaŭa sciencbultena temo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 17.07.2018”

Mi amas la programerojn “antaŭmikrofona gasto”. Tie Esperanto aperas vere vivece. La hodiaŭa, kun Barrio, estas entuziasmiga kaj inspira! Ho se mi povus ĉeesti la hispanan kongreson!…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.