Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 26.10.2018

La 800-a E_elsendo el la 26.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Ni prezentas la 2-an parton de intervjuo kun Abel Montagut, la aŭtoro de la epopeo „Poemo de Utnoa”, kies dua reviziita eldono reaperis en la nuna jaro.
Niaj komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj traktas pri faksimilo de la 13-jarcenta Psalmaro transdonita al la Urba Muzeo en Vroclavo; Pri la 49-a Muzikologia Konferenco en Varsovio, kadre de kiu Marek Nahajowski parolis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo; Pri la 12-aj Tagoj de Japanio kaj akompanaj eventoj en la varsovia Reĝa Kastelo.
La E-komunumaj informoj koncernas la novembran Malferman Tagon en Roterdamo (GK 762 : 2018-10-23) kaj LUMINESK’, la Silvestran Renkontiĝon de Germana E-Asocio (detaloj: [email protected]).
La programinformon akompanas foto de ikebano Ikenobō pretigita kadre de la ekspozicio „Formo de libereco” lige kun la 100-jariĝo de la regajnita suverenco fare de Pollando.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

3 respondoj pri “E_elsendo el la 26.10.2018”

Elkoran gratulon al Barbara kaj al la tuta teamo de Pola Retradio pro tiu grava atingo kaj jubilea 800a elsendo.
Mi dauxre auskultas vian eldensojn cxiam interesajn. Fakte kvankam mi partoprenis la Lisbonan UKon, viaj interviuoj kaj raportoj aperintaj en la lastaj elsendoj malkovris al mi multajn interesajn agadojn, kiujn mi me ne povis partopreni. Tre interesa ankaux la nuna interviuo al Montagut.
Dankon!

Tutkoran gratulon al ĉiuj kunlaborantoj okaze de la 800a elsendoj!!!
De aŭskultanto kiu jam aŭskultis viajn elsendojn en la mallongonda, mezonda kaj eĉ longonda tempo.

La intervjuon kun la eminenta Montagut oni devas konservi ne nur kiel plezurigan registraĵon, sed kiel veran dokumenton pri nia Esperanta kulturo. La Poemo de Utnoa estas pinta momento en nia literaturo. Ĉiu Esperantisto devus legi ĝin, pro la beletra beleco kaj pro la humanisma signifo. Dum legado, mi fieris pri nia lingvo! Ave, Abel!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.