Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 06.11.2018

La 803-a E_elsendo el la 06.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

La literatura segmento de nia nunsemajna marda programo enhavas la 74-an fragmenton de la romano de pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
Niaj komencaj aktualaĵoj informas pri kreskanta financa subteno de poloj por organizaĵoj de publika bono, pri pola helpo al. svedaj ĉevalbredistoj kaj pri kreskanta minaco pro la disvastiĝanta en Eŭropo kontaĝa malsano.
La sciencbultena temo koncernas la malkreskantan areon de la tiel nomataj „sovaĝaj terenoj” sur nia planedo gravaj laŭ la ekologia vidpunkto.
Muzike en nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas fragmente la kanzono „La sonĝoj” de Kore el ĝia DK „Kia viv’ eldonita de Vinilkosmo.
La programinformon akompanas foto bildiganta unu el ankoraŭ ekzistantaj, sed malgrandiĝantaj sovaĝaj terenoj, en kiu animaloj vivas trankvile.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 respondoj pri “E_elsendo el la 06.11.2018”

Mi trovis tre interesa la disdonon de po 1 procento el impostoj al institucioj de publika bono. Ĉu ankaŭ la pola retradio ne povus ricevi tian financan helpon? Certe ĝi funkcias por publika bono! Tiel ni havus eble ĉiutagajn programojn! Estus belege!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.