Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 04.12.2018

La 811-a E_elsendo el la 04.12.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni denove referencas al la interparoloj faritaj dum la Lisbona UK, prezentante la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Miguel Gutiérrez Adúriz – la sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, eldonisto, verkisto, membro de la tiel nomata Iberia Skolo konata ankaŭ kiel Liven Dek. Kroman atenton ni donas en la intreparolo al la gvidataj de li en jutubo kulturtemaj kanaloj inkluzive de la ĉefa Ekstremoj.
En la komencaj aktualaĵoj ni parolas pri la pasanta hodiaŭ minista festo Barbórka kaj pri la komenciĝinta hieraŭ en Katowice internacia klimata konferenco COP24. Ni referencas al la alvoko de la Eŭropa Komisiono, ke ĉiuj uniaj landoj subskribu UN-pakton pri migrado kaj informas pri la starpunkto de francoj al la enmigrado baze de laste aperinta enketo.
La sciencbultena temo rilatas al plia progreso en la prilaborado de la vortaro de la pola gesta lingvo.
Muzike akompanas nin jOmO per „Valso de la ministoj” el lia KD „jOmO Okcitanas” eldonita de Vinilkosmo.
La akompana interreta foto de nia programinformo prezentas polajn ministojn en paradaj uniformoj dum Barbórka-festo.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

3 respondoj pri “E_elsendo el la 04.12.2018”

Dankon, Barbara, pro via donaco, ja la 4a de decembro estas mia naskiĝdatreveno! Cetere, m aparte ĝojas pro la fakto ke mi pensis ke la registraĵo estis perdita kaŭze de teknika problemo. Gratulon ankaŭ pro la bela gaja muziko elektita por enkonduki la intervjuon.

Mi plene konsentas! Bonega programo, denove. La intervjuo kun Miguel Aduriz estas vigla kaj suka. Kia agema klerulo! Ĉu eblus aperigi unu lian monologon aŭ deklamon en via programo?

Dankon pro interesa programo! La interparolo kun Miguel Gutiérrez Adúriz estis tre bona kaj la aktualaĵoj kaj scienca bulteno ankaŭ. Cetere, mi esperas, ke vi, Barbara, havis feliĉan nomtagon la 4an de decembro. Fakte, por ni, la aŭskultantoj, Pola Retradio helpas feliĉigi ĉiun elsendo-tagon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.