Kategorioj
Elsendoj

E-elsendo el la 19.04.2019

La 846-a E_elsendo el la 19.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nian hodiaŭan E-elsendon inaŭguras informfolio dediĉita al la 76-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la varsovia getto.
Nia riĉa kulturkroniko alportas informojn pri la konkurso por operkantistoj de Adam Didur en kiu gajnis brazila tenorulo Matheus Pompeu kaj pri la kreiĝanta nova muzeo de Grunwald-batalo el 1410. Du pliaj informoj ligiĝas kun eventoj ligitaj kun la Sankta Semajno kaj Sankta Vendredo. Unu el plej grandaj pasionaj enscenigoj en Poznano (www.misterium.eu) kaj la tradicio de la simbolaj Tomboj de Jesuo en la polaj preĝejoj.
En la E-komunuma segmento ni informas pri la Ŝĉecina E-Printempo, evento okazonta jam post unu semajno, pri la muzika konkurso de Itala E-Federacio omaĝonta Gianfranco Molle, pri la maja kongreso de la Pola Esperanto-Asocio.
La programinformon akompanas foto prezentanta panoraman alrigardon al Szczecin, kie venontsemajne okazos la Ŝĉecina E-Printempo.
La informfolio kaj kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

 

3 respondoj pri “E-elsendo el la 19.04.2019”

Kia plezuro ekscii pri la premio al la brazila tenoro! Mi nenion audis pri tio chi tie, en Brazilo! Koran dankon kaj felichan kongreson!
Kaj mian solidarecon al la judaj fratoj…

Estimataj,

Dankon pro la interesa elsendo!
Mi dankas interalie pro la historia retrorigardo pri la varsovia geto-insurekcio. La informoj pri la pola kongreso interesis al mi, sed mi bedaŭrinde ne povos vojaĝi eksterlanden pro laboro.
Mi deziras al vi bonan, ĝuplenan kongreson!

Estimataj! Dum la elsendo, inter la minutoj 6.10-6.45 mi aŭdis belegan melodion (verŝajne israelan), kiu tre plaĉis al mi.
Ĉu mi povus ekscii la titolon de tiu muziko, aŭ ricevi la elŝuteblan formon?
Mi ege ĝojus pri ĝi!

Anticipan dankon,
Eva

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.