Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 22.07.2019

La 875-a E_elsendo el la 22.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni prezentas la sondokumenton kun la festparolado de la forlasanta la postenon de la prezidanto de UEA, Mark Fettes el la Solena Inaŭguro de la 104-a UK en Lahtio. Akompanas ĝin foto prezentanta Mark Fettes kun la novelektita prezidanto la Asocio, Duncan Charters. 
La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 respondoj pri “E_elsendo el la 22.07.2019”

Elkoran dankon, Barbara, pro la bonegaj sonraportoj el la UK en Lahtio! Ne nur la enhavo estas tre interesa sed ankaŭ la sonkvalito estas tre impona. En via unua raporto, viaj interparoloj kun Jukka Pietiläinen, Anna Löwenstein, kaj kun Ankie kaj Nanne de Kajto estis atentokaptaj. La dua raporto dediĉita al la Inaŭgura Solenaĵo vere transdonis la etoson de la Kongreso.Mi aparte ĝuis la salutmesaĝon de Margareta Zaleski-Zamenhof. Estas bonege, ke ŝi tiel entuziasme kaj sindone daŭrigas la familian tradicion subteni Esperanton kaj Esperantujon. Ankaŭ la festparolado de Mark Fettes en via tria raporto estis tre aŭskultinda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.