Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 09.08.2019

La 883-a E_elsendo el la 09.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En nia vendreda elsendo reference al la 104-a UK ni prezentas interparolon kun Claude Nourmont pri la nunjara Kleriga Lundo kaj pri aparta omaĝa programero dediĉita al Baldur Ragnarsson. Rilate al ĉi-lasta programero ni gastigas krome antaŭmikrofone unu el la kontribuintinoj al la ĉi-lasta programo Vesna Staničić-Burchards.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la distingo de la pola ilustristo Józef Wilkoń fare de la reĝo de Hispanio kaj al sukcesoj de la pola knabina koruso Puellae Orantes enkontigitaj dum la Internacia Korusa Festivalo en Tajpeo sur Tajvano.
Aŭdiĝas krome leterkesta programero.
La akompana al la programinformo interreta foto prezentas unu el la ilustraĵoj de Józef Wilkoń por la pola versio de „Don Kiĥoto”.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 respondoj pri “E_elsendo el la 09.08.2019”

Bona intervjuo ! La kleriga lundo estas grava programero en la Universalaj Kongresoj. Tre oportuna, same, estis la omaĝo al Baldur Ragnarsson. La Pola Retradio trafe elektis informojn. Gratulon!

Kara Barbara, mi denove retrovigxis al Pola Radio, kiel antaux multaj, multaj jaroj, ecx jardekoj, kiam cxiutage mi ausxkultis Vin.
Bone auxskulti vin. Viaj elsendoj estas interesaj kaj bonegaj.
Mi informas Vin pri interesa programo:

En aŭgusto estas videblaj multaj falsteloj sur la ĉielo. Proksime al mia urbo Kaposvár (HU) estas lumomalriĉa teritorio KARDOSFA kun observatorio.
Se vi deziras plezuriĝi je falsteloj, kaj se Vi vizitos Hungarion kaj nian regionion, mi volonte akompanos Vin kaj mi helpos al Vi senpage.
Espereble venu per aŭto, ĉar ni pasigos preskaŭ la tutan nokton en la naturo.
Mia telefonnumero: 06-20-497-03-64
Dratpoŝtoadreso: [email protected]

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.