Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 23.08.2019

La 887-a E_elsendo el la 23.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia vendreda sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio enhavas fragmenton de IKU-prelego pri „La sveda lingvo en Finnlando”, kiun prezentas Jouko Lindstedt kaj Melina Bister. Ĝia resumo estas legebla rete ĉe: https://uea.org/teko/iku/2019. Sekve ni gastigas antaŭ la mikrofono finnan muzikiston, esperantiston Timo Väänänen. Li ne nur prezentiĝis dum la Nacia Vespero, sed ankaŭ donis kantelkoncerton kadre de speciala ekskurso, dum kiu oni vizitis lian hejmon kaj ĝuis aldone lian propramane pretigitan vespermanĝon.
La komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj koncernas la varsovian ekspozicion-instalaĵon „Muroj de totalismoj” en la 80-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow kaj ekspozicion en Krakovo kadre de la programo „Mirakla forto de la arto”. Ni invitas krome por la leterkesta renkontiĝo.La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabeto „Kulturkroniko”. La interparolo kun Timo Väänänen estas krome aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La programinformon akompanas la foto de la 16-jarcenta pola pentraĵo prezentata kadre de la programo „Mirakla forto de la arto”.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 23.08.2019”

Mi cxiam malpacience atendas Viajn Esperantolingvajn elsendojn, kiel antaux multaj jaroj, kiam ankoraux ne estis interreto. Mi memoras, tiutempe mi auxskultis Vin per radio cxe la la mallongondo kaj en unu minuto Vi estis auxdeblaj tre malfacile, kaj en la alia minuto mia radioaparato kriegis, ke gxi estis auxdbla ankau en la tria najbara domo.
Dank’ al Dio, rete Vi estas tre bone auxdeblaj. La programeroj estas grandiozaj. Ili helpas al mi ekkoni Pollandon kaj Esperantujon. Dankegon!
Mi proponas al Vi, estu kelkminuta programero por komencantoj, kiuj helpas al tiuj geesperantistoj,, kiuj nelonge lernis Esperanton. Mi pensas pri mallongaj, facilaj programoj.
kompreneble gxi estis nur mia propono.
Amike Vin salutas APÁTI KOVÁCS BÉLA

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.