Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 27.09.2019

La 897-a E_elsendo el la 27.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum ARKONES en Poznano, Aleksandr Korĵenkov kun kiu ni interparolas i.a. pri la nunjare eldonita „Baza Literatura Krestomatio”. Interesiĝantoj povas aĉeti ĝin en la Libroervo de UEA (https://katalogo.uea.org/).
Niaj komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al laŭvica Konfucea Instituto antaŭnelonge funkciigita en Pollando kaj pri renovigita kaj rearanĝita Muzeo de Muzikaj Instrumentoj en Poznano.
Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun la koninda urbo Tczew en la norda Pollando. La E-komunuma informo rilatas al oktobra kongreso de ĉeĥaj esperantistoj (http://www.esperanto.cz/eo/akce/kongreso-de-ea-1104.html). Ĉeokaze eblas viziti la E-Muzeon en Svitavy (http://muzeum.esperanto.cz/eo/ligiloj).
Unu kulturkronika informo kaj felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako ĉe nia paĝo de la trabetoj „kulturkroniko” kaj „felietonoj”. La interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto troviĝas eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La programinformon akompanas interreta foto pri la urbo Tczew, al kiu estas dediĉita nia felietono. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 27.09.2019”

Post paŭzeto, jen mi revenis al regula aŭskultado de la pola retradio, kaj tuj ricevis tiun belan donacon: intervjuon kun la eminenta Korĵenkov. Senlaca kulturproduktanto, al kiu ni multon ŝuldas. Gratulon kaj dankon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.