Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 22.10.2019

La 904-a E_elsendo el la 22.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia marda antaŭmikrofona gasto estas Ilija Grusarjov venkinta en la literatura kvizo dum la lasta Arkones, samtempe studento de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Literaturo kiel temo en la hodiaŭa elsendo aperas diversforme – jen en la felietono  pri la daŭranta en Krakovo Conrad-festivalo, jen kiel poeziaĵo de la estona poetino Lilli Promet „Aŭtuno I” en la E-traduko de Hilda Dresen.
En komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pasintsemajnaj elektoj al la Konsilio de Homaj Rajtoj ĉe UN – ĝia membro fariĝis ankaŭ Pollando; pri ŝanco de 350 lernantoj el la Bjalistoka regiono, kiuj frekventas Podlaĥian Infanan Universitaton.
Al artefarita inteligenteco ni donas la atenton en la scienca bulteno informante pri ĝiaj pli trafaj balotprognozoj en Pollando ol elmontradis tion antaŭbalotaj opinisondadoj.
Muzike ni memorigas la E-version de la „Apudmoskvaj vesperoj” el la kolekto Oraj Kantoj de Mikaelo Bronŝtejn kaj Garik Kokolija. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas grupeton de lernantoj, kiuj nunjare ricevis studentajn libretojn de Podlaĥia Infana Universitato.
Uzu mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj la eblecon aŭskulti kaj paralele legi  tekstojn el niaj programoj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Tio praktike helpas al altigo de la aŭdkompreno kaj parolkapablo. Hodiaŭ temas pri aktualaĵoj en niapaĝa rubriko „Novaĵoj”, pri la sciencbultena temo en la rubriko „Sciencaj informoj” kaj felietono en la rubriko „Felietonoj”. Eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas krome interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Unu respondo pri “E_elsendo el la 22.10.2019”

Ĉi tiu programo tre plaĉis al mi. La komentoj pri literaturo kaj Conrad estas altnivelaj, la kanto bela, la intervjuo interesa (kvankam la venkinto konfesis sian neŝaton pri poezio!…). Ankaŭ la kanzono kaj precipe la belega poemo de Dresen sentoplene prezentita. Tio povus esti rubriko en la programoj: fini ilin ĉiam per bela poeziaĵo! Dankegon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.