Dum la Lilla UK estis aparta okazo interparoli kun Ursula Grattapaglia pri ege sukcesa spektaklo “Ursula” kreiĝinta i.a. baze de libro de Roman Dobrzyński “Bona Espero – idealo kaj realo” kaj pri la nuna situacio en Bona Espero. El la elsendo 11.08.2015
bp_kun Ursula Grattapaglia pri la spektaklo Ursula kaj la nuna situacio en Bona Espero
La 4-an de aŭgusto, jam post la 100-a UK en Lillo, sed en la unua postkongresa raporto el Varsovio ni proponas emociigan sonscenon el la Solena Fermo okazinta la 1-an de aŭgusto. El la elsendo 04.08.2015
Emociigaj sonscenoj el la Solena Fermo de la 100-a UK
Kun Maciej Jaskot ni referencas al la konferenco de la polaj lingvoinstruistoj (de la baza, meza kaj supera instruniveloj) pri la rolo de la gepatra lingvo en la alproprigado de fremdaj lingvoj. El la elsendo 14.07.2015
bp_mj_La graveco de la gepatra lingvo por la lernado de la fremdaj
Lastsabate, la 27-an de junio en Bjalistoko okazis la kunsido de la Konsilio de Zamenhof-Fondumo. Kun nia antaŭmikrofona gasto Konrad Andrzejuk, la sekretario de la estraro de ZF ni interparolas pri la faritaĵoj, atingaĵoj kaj planoj de Zamenhof-Fondumo en Bjalistoko. El la elsendo 30.06.2015
bp kun Konrad Andrzejuk pri Zamenhof-Fondumo
Kun nia kolego Maciej Jaskot ni interparolas pri diferencoj en la konceptoj rilatantaj al la parola lingvo. Ĉu sole kono de la vortsignifoj ebligas interkomprenon, kio estas lingvokodo. Unuvorte ni interparolas pri la lingvofenomenoj, kiujn ni ĉiutage frontas en la diverslingva komunikado. El la elsendo 26.05.2015
bp_mj_lingvofenomenoj en la plurlingva komunikado
Fine de aprilo en Vjetnamio okazis solenaĵoj ligitaj kun la 40-a datreveno de la finiĝo de milito. Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu estis invita por la solenaĵoj kiel reprezentanto de la E-movado rakontas pri ili, pri sia promociado de Esperanto en la medio de Amikecsocietoj kun Vjetnamio, kaj renkontiĝoj kun vjetnamaj esperantistoj. El la elsendo 12.05.2015
interp._Kun Osmo Buller kaj lia vizito en Vjetnamio
Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas i.a. pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj kaj kiuj troviĝas samtempe en la eldonserio de UEA “Oriento-Okcidento”: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito de Jaroslav Hašek, Biblio, R.U.R. (Rossumaj Universalaj Robotoj) de KarelČapek. El la elsendo 05.05.2015
interp. kun Jorma Ahomaeki pri Kava-Pech
La sonsceno el la 42-a Malferma Tago de la CO de UEA en Rotterdamo. Ionel Onet prezentas la libroservajn novaĵojn. El la elsendo 28.04.2015
Ionel Onet_Libroservaj Novajoj dum la 42a Malferma Tago en Roterdamo
Claude Nourmont el Francio estas la antaŭmikrofona gasto de la 430a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Ŝi havas en la Lilla LKK multajn respondecojn, i.a. pri teatraj spektakloj. Pri ili, pri iuj planoj ligitaj kun prelegoj rilataj al Francio kaj ekspozicioj ni interparolas en la hodiaŭa renkontiĝo. El la elsendo 14.04.2015
interp.kun Claude Nourmont_teatra programo de la 100-a UK
Kun nia kolego, Maciek Jaskot ni interparolas pri lia marta vizito en Romo en la rolo de tradukisto dum la serĉado de fontinformoj por la porinfana libro pri Johano Paŭlo la 2-a. El la elsendo 03.04.2015
interp_bp_mj_kunsercado de dokumentaj informoj pri JP2
Ni interparolas kun Katja B. kaj Armelle P., LKK-resondeculinoj pri la ekskursa programo okaze de la 100-a UK en Lillo. La ekskursa oferto estas konsultebla pere de la Dua Bulteno ĉe uea.org kaj ĉe la adreso: http://www.lve-esperanto.org/lille2015/eo/kongreso/programo/ekskursoj-tuttagaj.htm . El la elsendo 31.03.2015
Barabara P. kun Katja B. kaj Armelle P. pri la ekskursa programo lige kun la Lilla UK
Kun Suso Moinhos el Hispanio ni interparolas pri lia poezia verkado kaj la debuta sukceso dum la Belartaj Konkursoj-2014, kiam en la banĉo prozo li gajnis la unuan premion. La interparolo, en kiu nia gasto mem prezentas siajn du poeziaĵojn aŭdiĝas en la kunteksto de la Belartaj Konkursoj-2015 de la Universala E-Asocio. Pliaj detaloj troviĝas ĉe: http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2014/Belartaj-Konkursoj-de-UEA-en-2015. El la elsendo 10.03.2015
interp. kun Suso Moinhos pri lia poezia verkado
Kun Flo Martorell ni interparolas pri la spektakla programo de la 100-a UK de Esperanto en Lillo, Francio. El la elsendo 24.02.2015.
inter_kun Flo Martorell_la spektakla programo de la 100a
Flo Martorell el Francio en LKK de la Lilla UK respondecas pro ĝia spektakla programo. Unu el la noviniciatoj estas funkcionta dum la kongresa semajno Malferma Artista Scenejo, kiu i.a. eliminos kandidatojn por la Internacia Arta Vespero. Tio estas temo de nia hodiaŭa interparolo. El la elsendo 17.02.2015.
interparolo kun FLo_nova iniciato pri MAS kaj IAV
Kun d-ro Maciej Jaskot ni interparolas – en la kunteksto de la daŭranta studenta sesio en Pollando – pri liaj novaj studo pri la ukraina lingvoj, entreprenitaj lastaŭtune. El la elsendo 03.02.2015.
interp_kun Maciej Jaskot pri liaj studoj
Dum la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Joel Ericson el Svedio ni interparolas pri lia unua partopreno en la pola E-aranĝo kiel ARKONES, pri lia vojo al la Esperanto kaj la E-komunumo kaj lia partopreno en E-aranĝoj kun sia violono kaj muzikado, kiu aŭdiĝas ankaŭ en nia interparolo.
Kun Babak Soroush el Irano ni interparolas pri lia partopreno en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la poznana Universitato de Adam Mickiewicz, liaj planoj studi en Pollando kaj prilabori novan instrumedon de Pollando, kiu ebligus la tujan alproprigon de la parola lingvouzo.
rozm. z Babak Soroush el Irano
Kun Pascal Dubourg Glatigny el Germanio ni ni interpaolas pri lia prelego dum la lasta ARKONES. Ĝi estis dediĉita al francaj koncentrejoj lige kun la aperinta en Francio en 2014 libro. Temas pri la franclingva traduko de libro de Jaume Grau Casas, kiu enhavas ankaŭ multajn E-veftojn.
interp.kun Pasquale Dubourg Glatiny
Kun Roland Belkorpa el Britio, la prezidanto de Junulara Esperantista Brita renkontita en Poznano ni interparolas pri lia vojo al Eseranto, al la E-komunumo kaj pri liaj aŭtoraj planoj.
rozm_kun Rolando Belkorpa el Britio
Kun Maciej Jaskot el Pollando ni interparolas pri interesa interbranĉa scienca konferenco ligita kun la 500a datreveno de la kreiĝo de la kuprogrvuraĵo de Albert Dürer “Melankolio”. Temas pri unusola verko de la artisto en la polaj kolektoj. Al tiu konferenco kontribuis ankaŭ nia interparolanto.
Kun MJ_Melankolio de AD 500-jara
Kun Dominika Krajeńska el Pollando, talenta dekkelkjarulino renkontita dum Arkones en Poznano ni interparolas pri kelkaj ŝiaj interesiĝoj, kaj ankaŭ pri ŝia ŝato aŭskulti E-elsendojn de la Pola RetRadio.
Kun Eliza Kehlet el Danlando, unu el la ideodonintoj de la Kultura Kaso por la arta programo de la Jubilea 100-a UK en Lillo, ni interparolas pri tio, kiel kreiĝis la ideo de la Kaso, kion ĝi celas kaj kiel eblas al ĝi kontribui. Ĉar ŝi mem kontribuas al la Kaso i.a. por omaĝi la memoron de siaj gepatroj, ankaŭ la vefto ligita kun la E-familio edukanta denaskulojn aŭdiĝas en nia interparolo surbendigita dum la Malferma Tago en Roterdamo.
Kun Marc Bavant el Francio ni referencas al lia prelego dum la septembra lingvistika Simpozio en Poznano pli detale traktante la rezultindikajn proprecojn de Esperanto.
Kun Marc Bavant pri rezulindika propreco de Eo