Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 08.03.2013

Al la adreso http://www.pola-retradio.com/ estis direktita la 209-a E-elsendo de Pola RetRadio. En ĝi ni proksimigas la silueton de fama polo Ignacy Domeyko, sciencisto aparte meritiĝinta por Ĉilio. Krome aŭdiĝas i.a. E-informoj kaj Leterkesto. Okaze de Tago de Virinoj la redakciajn bondezirojn ornamas muzike Kajto kaj Manuel.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 22.02.2013

En la 205-a E-elsendo ni komencas novan programciklon pri famaj poloj, alterne aŭdigotan kun felietonoj pri polaj vididaĵoj. Hodiaŭ temas pri Mikołaj Kopernik, lige kun lia 540-a naskiĝdatreveno. Tradicie aŭdiĝas aktualaĵoj, E-informoj kaj Leterkesto. Ĉio ĉi ĉe http://retradio.posterous.com.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 19.02.2013

La gasto de nia 204-a E-elsendo estas ĉi-marde Nuegosh Dube el
Varsovio. Pli frue ĉe http://www.pola-retradio.org aŭdiĝas
aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno. Novan
kanton en Esperanto “Valora koncert’” kantas Mélanie Prin. Per ĝi ni
salutas ĉiujn geaŭskultantojn lige kun SIA.