Kategorioj
Elsendoj

ĜISDATIGO PRI NIAJ TEKNIKAJ PROBLEMOJ

La retejo de Pola Retradio denove bone funkcias, kaj la 815-a elsendo estas en preparo !

La problemo pri malrapideco ĉe kelkaj partoj de la retejo estas ankaŭ plejparte solvita.

Havu agrablajn festotagojn kaj Feliĉan novan jaron!

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 02.03.2018

La 732-a E_elsendo el la 02.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org  

– Komence de nia vendreda elsendo audiĝas ampleksa kulturtema segmento, en kiu ni informas pri la 90-jariĝo de la pola Nacia Biblioteko kun referenco al ĝia kreiĝo, postaj sortoj kaj la nuna stato. Ni mallonge parolas ankaŭ pri la eksterlanda koncerta programo ligita kun la 100-jariĝo de la reakiro de la suvereneco de Pollando. Multaj eventoj ligiĝas kun la figuro de la elstara pola komponisto, pianisto kaj politikisto Ignacy Jan Paderewski. Tiun programsegmenton ornamas fragmento de lia „Krakovjaka Fantazio”.
– Ankaŭ nia nunsemajna E-komunuma segmento estas riĉenhava. Ni informas pri la donaco de ESF por la Fonduso Middelkoop de UEA por garantii la pluekziston de la fako pri Esperanto kaj Interlingvistiko en la Amsterdama universitato. Pri januaraj eventoj en Hispanio ligitaj al omaĝo al Juan Régulo Pérez lige kun lia 25-a mortodatreveno kaj kun la tutfebruara ekspozicio pri Esperanto en Guardamar del Segura. Fine ni informas pri riĉa programo de BEL-konferencoj en Brazilo. La lastan informon muzike ni ornamis per la muzikcitaĵo el la kanzono „Neatendite” de Dirce Sales.
– En la fino ni prezentas la 1-an parton de la prelego de prof. Humphrey Tonkin dum la pasintjara Esperantologia Konferenco – Esperanto: Esploraj Prioritatoj”.
– La interreta foto referencas al la 90-jariĝo de la pola Nacia Biblioteko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 02.04.2013

Aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro kaj scienca bulteno konsistigas la informriĉan enhavon de la ĉiumarda E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe http://www.pola-retradio.org   En la 216-a E-programo muzike akompanas nin du kantoj de la slovaka pop-roka grupo TEAM – “Volas ni” kaj “Rakonta silentado”.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 29.03.2013

La 215-a E-elsendo ĉe http://www.pola-retradio.org ligas parte al la kristana Sankta Semajno kaj Pasko – i.a. per la bildkarta felietono pri la Polaj Kalvarioj. Komence aŭdiĝas aktualaĵoj, ankaŭ E-informoj kaj fine la Redakcio proponas renkontiĝon en la tradicia opininterŝanga forumo – Leterkesto.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 26.03.2013

En la 214a E-elsendo ĉe http://www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola gazetaro. Ni prezentas sciencan bultenon kaj felietone rakontas pri la polaj paskaj palmoj kaj komenciĝinta Sankta Semajno. Tiuokaze aŭdiĝas fragmente du polaj pasionaj kantoj. Ene de la elsendo kantas Merlin.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 22.03.2013

En la 213-a varsovia E-programo ĉe http://www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, silueto de iu junaĝa polino vivanta en Norvegio, konkerinta korojn de norvegoj. Ni prezentas E-informojn. Fine la Redakcio renkontiĝas kun la geaŭskultantoj kadre de Leteresto. Kantas Miŝo Zdravev kaj Amindaj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 19.03.2013

La 212-a E-elsendo de la Pola RetRadio ĉe la adreso –
http://www.pola-retradio.org enhavas aktualaĵojn, temojn el la pola
gazetaro kaj sciencan bultenon. La informriĉan enhavon interplektas
kantoj de la hispana grupo Sinkopo Kvaropo: “Ave Maria”, “En bosko
fraksena” kaj “La plenumo”.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 15.03.2013

Komence de la 211-a varsovia E-elsendo ni prezentas plenmanon da
gazetaraj reagoj je la elekto de papo Francisko. Sekve ĉe la
elsendoplatformo de Pola RetRadio http://www.pola-retradio.org ni invitas al la urbo Tychy. Aŭdiĝas E-informoj kaj Leterkesto. Kantas Amindaj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 12.03.2013

Vintro revenis al Pollando, tiuokaze al la sukcesoj de pola vintra
sporto ni retrorigardas kun red. W. Uaskiewicz. En la 210-a varsovia
E-elsendo ĉe http://www.pola-retradio.org aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj
el la pola gazetaro kaj scienca bultento. Kantas La Kompanoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 05.03.2013

Interparolo kun prof. H. Tonkin referncas al lia prelego pri la
nacikulturaj spuroj en la E-tradukado prezentita dum la aŭtuna
Malferma Tago. Krome en la 208-a E-elsendo ĉe:
http://retradio.posterous.com aŭdiĝas aktualaĵoj, temoj el la pola
gazetaro kaj scienca bulteno. Kantas Alejandro Cosavella.