Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 21.07.2020

La 982-a E_elsendo el la 21.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa programo ni proponas aŭskulti la 97-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Post la komenca kronvirusa kroniko nia plia aktualaĵo rilatas al la atrakciaĵo de la somera sezono, nome la retrotrajnoj, kiuj jam komencis funkcii en kelkaj lokoj de la lando. La sciencbultena temo koncernas la kontraŭincendian akustikan estingilon, kiun proponas polaj sciencistoj. La akompana interreta foto prezentas iun el la retrotrajnoj renkonteblaj sur la polaj reloj somere 2020. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 17.07.2020

La 981-a E_elsendo el la 17.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La nunsemajna vendreda felietono traktas  la historion de la pentraĵo „Batalo apud Grunwald” de Jan Matejko. Ĝia foto ornamis nian mardan programinformon rilate  al la pasinta tiam 610-a datreveno de la plej granda mezepoka batalo en Eŭropo. Nia kulturtema informo koncernas la retrospektan ekspozicion de Urszula Broll kaj unu el ŝiaj pentraĵoj el la reto akompanas al nia programinformo. Komence de la elsendo aŭdiĝas la kronvirusa kroniko kaj en la lasta E-komunuma parto ni informas pri Oratora Konkurso kadre de Virtuala Kongreso, interparolante kun ĝia nunjara iniciatinto, Leandro Abrahão el Brazilo. Muzike akompanas nin ĴeLe per la kanzono „Du kverkoj” el la KD „La sonĝoj”. Jonny M memorigas sian kanzonon „Dankon” el la KD „Regestilo”.  Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun nia antaŭmikorofona gasto. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 15.07.2020

La 980-a E_elsendo el la 15.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Kun la temo de parolarto, la kulturo de la parolata lingvo estas ligita interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto Leandro Abrahão el Brazilo, kun kiu ni interparolas pri lia ĉi-kampa laboro en Brazilo kaj nun ankaŭ en la E-komunumo. Lia grupo „Lasu min prezenti plu” troviĝas jam en Telegramo, kaj nun li invitas por la premiera Internacia Parolarta Trejnado, al kiu eblas aliĝi ĝis la 24-a de julio ĉe la adreso: https://forlaflatado.com/ipt/. Komence ni proponas kronvirusan kronikon kaj aktualaĵon lige kun la 610-a datreveno de la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo, la batalo apud Grunwald. En scienca rubriko ni informas pri la nunjara laŭreato de Templenton-premio, Francis S. Collins. Muzike akompanas nin Manuel per fragmento de la kanzono „Akvarelo” el lia KD „Mirindaĵo”. La akompana interreta foto prezentas la tolaĵon de Jan Matejko „Batalo apud Grunwald”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” eksterelsende aŭdiĝas la hodiaŭa interparolo kun Leandro Abrahão el Brazilo. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 10.07.2020

La 979-a E_elsendo el la 10.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la nunsemajna felietono pri Koninda Pollando ni prezentas la lokon Rowokół en la norda Pollando, nun arbaran-panoraman rezervejon en la Słowiński Nacia Parko. La komenca  kulturkroniko rilatas al du interesaj ekspozicioj en Krakovo (la suda Pollando). Al la prokrastita pro pandemio ekspozicio de desegnaĵoj de la renoma pola pentristo Józef Mehoffer kaj pri prezento de la afiŝoj de konata kroata artisto Boris Bućan. En la E-komunuma informo ni sciigas pri la E-versio de la sonlibro „Vi estas mia heroo”. En la komenco de la elsendo aŭdiĝas mallonga kronvirusa kroniko kaj en la fino ni renkontiĝas leterkeste. Muzike akompanas nin Patric per la kanzono „Revenante de Vilafranko” el la KD „Okcitanio” aperinta  dank’ al Vinilkosmo. Vinilkosmo produktis ankaŭ la alian KD-on „Hotel Desperado” el kiu – en la fino – aŭdiĝas fragmente la kanzono “Sunradio”. La akompana al la programinformo foto rilatas al pola pentristo Józef Mehoffer prezentante lian tolaĵon „Mirinda ĝardeno”. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 07.07.2020

La 978-a E_elsendo el la 07.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Jam kelkfoje ni prezentis en niaj elsendoj sondokumentojn el la periodo de antaŭ 2011 kaj kreiĝo de Pola RetRadio. Hodiaŭ ni memorigas intervjuon kun d-ro Ulrich Lins, esploristo, historiisto de la E-movado pri lia simpozia prelego el 2005 ligita kun la 100-jariĝo de la Bulonja E-Kongreso. Ĉiujn ĉi dokumentojn ni prezentas kadre de la sondokumenta iniciato „Savi kontraŭ la forgeso”. En la komenca informa parto de la elsendo ni prezentas kronvirusan kronikon kaj aktualaĵon pri grava Unia subvencio por la naturprotektado en Pollando. La sciencbultena temo estas ligita kun esploroj pri la ŝanĝiĝo de la komunikaj informoj en la interreta epoko. Muzike akompanas nin Nikolin’ per fragmento de la konata „Somertempo” en la E-vesto. La akompana interreta historia foto prezentas kongresanojn en Bulonjo ĉe Maro en 1905. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. En la rubriko „Kontraŭ la forgeso” eksterelsende aŭdiĝas la hodiaŭa arkiva sondokumento, intervjuo kun d-ro Ulrich Lins. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 03.07.2020

La 977-a E_elsendo el la 03.07.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En la felietono el la ciklo Koninda Polo ni proksimigas la silueton de la unua pola mondvojaĝanto franciskana monaĥo Benedictus Polonus, kiu en la 13-a jarcento atingis Azion, kiel sendito de papo. Lia partopreno en la franciskana misio fruktis per traktato pri kulturo kaj lingvoj de la Fora Oriento. La komenca riĉa kulturkroniko informas pri la nova Historia Monumento, kiu estas la historia benediktanina klostro en Staniątki; pri porcelanaĵoj de Rosenthal en la Muzeo de Gliwice kaj pri la somera varsovia evento Kultura Korto. En la komenco de la elsendo aŭdiĝas kronvirusaj aktualaĵoj. En la fino ni informas pri la jama ebleco aliĝi al Virtuala Kongreso kadre de MondaFest’ 2020. Muzike akompanas nin La Kompanoj per la kanzono „Rigardu nepre ni” el la KD kun kantoj de Brel. La akompana al la programinformo foto rilatas al nia felietono prezentante la itineron, kiun partoprenis Benedictus Polonus.
Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 30.06.2020

La 976-a E_elsendo el la 30.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas en la literatura segmento de la programo la 96-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Post la kronvirusa kroniko ni prezentas aktualaĵon pri polaj altlernejoj en la nunjara eldono de la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking. Nian sciencbultenan temon ni dediĉas al la formmemorkapabla materialo kun signifaj loĝistikaj proprecoj.
La akompananta programinformon foto rilatas la hodiaŭa fragmento de „Quo Vadis”, en kiu Nerono ludas liuton dum Romo brulas. Temas pri fragmento de historia filmafiŝo el 1912. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj.  La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 26.06.2020

La 975-a E_elsendo el la 26.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj per nia vendreda felietono al la loko Baranów Sandomierski por rakonti pri tiu ĉi urbo kaj pri la tiea  fama renesanca-baroka kastelo. Krom la komenca kronvirusa kroniko vi trovos komence ankaŭ kulturtemajn informojn. Ili koncernas interesan ekspozicion en Gliwice (la suda Pollando) pri la porcelanaj elementoj el la sultana servico donacita de la pola reĝo kaj la ĵazfestivalon Ladies’ Jazz Festival en Gdynia (la norda Pollando). En la E-komunumo ni prezentas informojn el Bjalistoko. Pri la pretigata eldono de jurista revuo dediĉita al Esperanto www.esperantojuro.org; [email protected]; pri aperigo de la E-teksto de la legaĵo indikita por la septembra Tago de la Nacia Legado. „Balladyna” de Juliusz Słowacki aperas en la pola kaj E-lingva versioj. Muzike ni prezentas fragmente la novan kanzonon de i.d.c. „La jaro de l’viruso”. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas porcelanaĵojn el la prezento „Eksterordinara donaco de la reĝo”. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 23.06.2020

La 974-a E_elsendo el la 23.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Lastsabate okazis rete la Inaŭguro de la evento MondaFest’ 2020, Monda Festivalo de Esperanto. Pri ĝi – ne sole pri la inaŭguro, sed ankaŭ pri la tuta ideo kaj koncepto ni interparolas kun nia hodiaŭa gasto,  la vicprezidanto de UEA, Ferdinando Maia.
Post la komenca kronvirusa kroniko nia aktualaĵo rilatas al porekologia sinteno de poloj, kiun ni prezentas baze de la rilata opinisondado. La scienca temo malkovras fakton, ke la homa cerba parolstrukturo estas multe malpli nova ol supozite. Hodiaŭ en nia programo ni citas el la muzika parto de la inaŭgurita sabate MondaFest’ 2020, el la koncerto de Manno Montanna. La akompananta programinformon foto rilatas al aktualaĵo pri sinteno de poloj al ekologiaj defioj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La interparolo kun Ferdinando Maia aŭdiĝas aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Kategorioj
Elsendoj

E_elsendo el la 20.06.2020

La 973-a E_elsendo el la 20.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La komencon de nia elsendo ni dediĉas al la okazinta sabate en la reto inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, MondaFest’ 2020. En nia elsendo ni citas sole la alparolon de UEA-prezidanto Duncan Charters. La referencaj ligoj estas ĉe fejsbuko kaj en jutubo ĉe la kanalo de UEAviva; Jen la respektivaj adresoj: https://www.facebook.com/watch/live/?v=273379227409594&ref=watch_permalink; https://www.youtube.com/channel/UC61hf6hBHvsA7NcR-vmE1nw
En la daŭro de la elsendo ni prezentas kronvirusan kronikon kaj kulturkronikan informon pri la komenciĝanta aliĝado al la konkurso „La nacia legado” https://www.prezydent.pl/kancelaria/narodowe-czytanie/narodowe-czytanie-2020/uczestnicy-akcji/zgloszenie.html. Nia vendreda felietono pri koninda polo estas dediĉita al pola pentristo, kiu forlasis karieron fariĝinte monaĥo, Adam Chmielowski. Muzike ni ĉerpas el la programo de MondaFest’ 2020 aŭdigante en la elsendo la himnon, kiun kantas Amira el Koreio. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas la heroon de nia felietono, fratulon Albert Chmielowski kun orfo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.